Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon.

— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamanere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon...

— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.

Marta parolis plue :

— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?

— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.