Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas...

— Mi havis absolute nenian talenton.

— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

— Kio do... komencis Marta.

— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.

— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardanlaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.

— Kio do? — ŝi diris post momento, — vi timiĝis, naiva estaĵo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ posedas...

Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.

— Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio