Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas mi, mi mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas ne rigardi min... nur aŭskultu... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.

— Aŭskultu, — ŝi ripetis. — Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe ne. Nu, mi diros al vi : mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj, pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ču vi volas vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru al si la okulojn de kiel. eble plej granda nombro da aĉetantoj. Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn, kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem... Kionvi ĉiuj sigmfas en lamondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon « la plej bela el la floroj de la naturo ». Virino estas floro, virino estas nulo, virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado. Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas vivi; aliokaze ŝi iras en la