Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kudrejon de sinjorino Szwejc kaj malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed aŭskultu min plue...

— Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceletou kaj la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi tiu malsaĝa eraro ini suferis inferajn turmentojn en la daŭro de kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus feliĉe sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon. Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon en Varsovio ? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon... al sinjoro Vitalio mi diris : bone! mi forlasis