Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la butikon kaj la ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj ; mi ekloĝis ĉi tie...

Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.

— Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! — diris ridante la virino kun la libere pendantaj blondaj haroj. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele estas pli bone.... — Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.

— Aŭskultu, Marta, — ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedaŭras... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo..... Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan veston...

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.

— Karolino ! — ŝi diris leviĝante, — sufiĉe, ne diru eĉ unu vorlon plu...

— Nu, — diris la virino en la atlasaĵoj, — ĉu ne?

La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la