Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

voĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.

— Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion... mi renkontis... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj porkio? kaj por kia kulpo?

Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:

— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam...

Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.

Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. « Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi! » Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.

— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! — murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektilaj manoj falis sur la nigran veston