Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝerao. — Ne, Karolinol Pro Dio, ne! — ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen radiantan; — mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li slaras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon...

— Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino.

Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.

— Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ I — ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Si estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

— Aŭskultu! — ŝi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela... Sed... sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke nii estu sendanka.

Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi etendis al la fenestro.

— Pripensu, — ŝi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos... Returnu vin...