Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Lasu min, — diris Marta per voĉo obtuza sed forta, — mi vin ne insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo... lasu min!

— Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li fordonos ĉion, kion li havas...

— Lasu min! — ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭ prenitan de la mano de la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis sin al la pordo.

Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam Ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.

— Returnu vin! — kriis al ŝi voĉo de supre, — vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.

— Vi ŝtelos! — ripetis la voĉo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

— Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj laokulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.