Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ridis laŭte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do ŝi volas ankoraû de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo...

— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj paŝoj, — tio estas virino neordinara! ami mortintanedzon ankoraŭ postpaso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu feliĉulo!

— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, — respondis la virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn vangojn.

— Mi povus esti! — li ekkriis, — ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo,kompatu min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se mi farus kion?...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.

— Se vi, — ŝi diris malrapide, — se vi aspirus ŝian manon kaj volus edziĝi kun ŝi.

Ĉi tiuj vorloj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iorn malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente lin rigardanta virino.

— Edziĝi! — li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris : — vi ŝercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.