Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.

— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu el viaj ĉefaj ĉarmoj.

Karolino levis la ŝultrojn.

— Kompreneble, mi ŝercis, — ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.

La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.

— Kian humoron vi liavas hodiaŭ, — li murmuris, — ĉu mi nenion plu sciiĝos?

— Vi tedas min terure, — respondis la virino.

— Kie ŝi loĝas? — insiste dernandis la juna homo.

— Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.

— Jen bonega historiol kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi, sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove ŝin forgesos...

Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

Eureka! — li ekkriis; — ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu