Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru...

La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.

— Nu, tie... ĉe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, — iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro...

Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.

— Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin! Unu filino, liu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ lanepino perla filo, fraŭlino Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.

— Ĝis revido! — li ekkriis.

De post la sojlo li ankoraŭ revenis.

— Sinjorino Karonjo iras bodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta kandelo en la mano.

— Flik kaj Flok, — ŝi diris.

— Flik kaj Flok! — ekkriis la homo de eterna rido, — mi devas tie esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue? mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido! mi kuras, flugas, rapidas!

Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni