Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

alie ne povas, admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia : Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve, konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj, ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure de ili suferas — estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato inter tiuj