Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo, per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj...

La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso, li demandas ; ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la irado li renkontas konatojn