Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto : tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo... Tia estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de malhonoro...

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, sekve ŝi ltonis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon. Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj, sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj vestoj,