Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la filino desinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbcto estis liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro? Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.

— Kun sinjorino Swicka, — ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la « S » en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc, siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn aferojn.

Unu el ili diris mallaŭte :

Estos kriado!

— Eble ŝi forpelos ŝin? — demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.

— Oho? — diris tria plej mallaŭte : — ŝi nun eble jam eĉ ne timas tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, Ia brovojn dividis profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis tamen miron,