Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligiŝ fadenon. Ŝi klinis malalte la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉcsis tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, diris per tirata tono kaj obtuza voĉo :

— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.

— Ĉuvi diris ion al mi?

— Sinjorino Swicka ne estis ĉeni hieraŭ.

— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni.

— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed ĉiam pli akre.

La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo, videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.

Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj kun senmova tondilo en la bruna mano.

— Mi vidis hieraŭ sinjorinon Svvicka en la urbo. Sinjorino Swicka staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.