Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/196

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera.

— Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.

— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

— Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj. Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran kamaradecon... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ proksima konato de sinjorino Swicka?

La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.

— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka promenas kun li ĉiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo : ŝi subite rektiĝis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino.

— Kion tio signifas? — ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.

Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensenle kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis legi la plej