Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/197

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

diversajn sentojn : kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

— Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn, tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj diotima sinjorino, kiu estaŝ vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus, ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj promenas kun juna kaj salona fraŭlo ? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis! Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi, ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkoreco?...

— Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.

Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.

— Mi estas virifto malriĉa, tre malriĉa,— ŝi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en lia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj