Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde gracĵaj botetoj, Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, salutante la belan frafllineton, li diris kun rideto :

— Kiel longejam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!

La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.

— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onldino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

— Sinjorino! — li diris, la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.

— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?

— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaŭte la sinjoro de la kreitaĵoj.

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝisla haroj kaj oreloj.

— Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onldino vere koleros.

— Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton.

— Mi ankaŭ vin koleros.

— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dekkvinmil si es-