Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

esmiloj da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas du virinaj figuroj : Ia figuro de malriĉa laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. « Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj : kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid !

Virol mizera lanugol vi, ventanima estaĵo!

Kaj Marta?

Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.

— Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante el ŝia mano la monon.

— Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.

Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton. Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplenakameno. Ĉe la dua flanko de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la dezerta ĉambro,