Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro la lastan objekton de ŝia ludado : la du malnovajn lamajn seĝojn. Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni elporlas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri ilian belecon...

Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riproĉojn.

Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra