Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapableeon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!

Ne! — pensis Marta; — unu el la ambau : opi devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la konscienco rigardi fii tiun infanop, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la hornoj ? Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas senkapabla; fine alia efi vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, lsion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne povis?

La nokto cedis al griza vintra tagiĝo, Marta fiiam ankoraŭ sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la mano, kiu ŝin ofendos.