Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉirkaŭ dek minntoj. Videble gesinjoroj Rzetkovvski pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dok minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj bonbavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da sekundoj atente ŝin rigardis.

— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kuniomda konfuzoen la voĉo, — anlaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj ŝi forlasis la kuirejon.

En la ĉambro, on kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro...

— Nu? — demandis la nejuna viro, — vi ŝin ne akceptis?

— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.

— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi...

— Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun infano?

— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estlus tro multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio estas... Sed ĉar ŝin rckomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.

— Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi ung-