Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

foje eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon...

Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon :

— Sinjorino! sinjorino!

Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.

— Sinjorino, komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonisal mi tre peti pardonon...

Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris « mi dankas » kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da liĝno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Si pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.

Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia fre-