Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la balalo kontraŭ la komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.

Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?

Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?

Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.

Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis : tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la