Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia novo loĝejo, ne estis ŝia propaĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.

Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, preskaŭ krei.

Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!

Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.

Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en unu