Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, surkiu ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj? Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio — ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto per malsalo?

En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo ; kiu