Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost hieraŭ alian laboristinon...

Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.

— Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion... krom tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ alDio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Swicka...

— Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino Swicka, flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino. De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.

— Ne, — ŝi diris, ni ne havas laboron, ni ne havas ! Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion. Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.

— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — neman esperon mi povas havi?

— Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la loko estas jam okupita... mi ne povas.

Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, kon-