Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso : — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon... alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo : ŝi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Dluga. Irante, ŝi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmoŭtrado aŭ eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi deziras.

— Mi petas pardonon, se mine bone trafis, — diris Marta; — mi pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian eran objekton.

— Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto ĝi estas?