Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

— Kia do objekto ĝi estas? — denove demandis la juvelisto kaj ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

— Edziĝa ringo, — respondis la virino.

— Edziĝa ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.

— Edziĝa ringo, — mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.

— Edziĝa ringo, — diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi.

— Sidiĝu, sinjorino, sidiĝul — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi estis deliranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.

Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.

— Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre necesa? — demandis la juvelisto per tono de kompato.

— Nepre necesa, — respondis la virino mallonge kaj seke.