Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vizaĝo kaŝila en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris,aŭ pli vere alrampis al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la vidoble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de laboro, febra serĉado kaj netrovado.

Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj : mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.

— Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?

— Mi, panjo!

La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la infano estis mallaŭta kaj ronka.