Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta.

— Ho, mia Dio! — ekĝemegis la virino, — nur ne tion! ĉion, kion vi volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino.

En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute neestus senesenca metaforo. Ŝin portis efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.

Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo, kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj.

La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja fajro en la okuloj.

— Kiel malvarme estas ĉi tie! — diris la viro, leviĝante.

La virino nenion respondis.

— Sur kio do mi skribos ?