Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sur la fenestro staris botelelo kun inko, kuŝis papero kaj folio da papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.

— La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.

Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon. La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.

— Lasu! — li diris jam ĉe la sojlo, — lasu! La infano estas malforta kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.

Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

— Ho, mia infano! mia sola infano! — ŝi murmuretis, — pardonu vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, kadukiĝinta... vi estas malsana... bo, mia infano...

Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, ltanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage, venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon; ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi :