Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fari? ŝi mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro ! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la inmfano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Si interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

— Vi vokas la patron, — ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj...

Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la litaĵo kaj baltis super ĝi.

— Ha! — ŝi ekkriis, — mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!

Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Si ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis, — pro kompato... pro favorkoreco...

— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas ĝin havi...

— Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe.