Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano...

La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.

— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano... ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la litajo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola...

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

— Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan pordegejon de la domo.

— Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... murmuretis al si Marta. Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.