Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn : parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de elturmenlitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.

Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie. Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!