Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj.

La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj, defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi, inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis, sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero, ke ili devas porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano, laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.

— Tiuj fortaj, — ŝi pensis, — tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion volis doni.

Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.

Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis. Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis ĝin malsupren.

Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?

Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo sekigila de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis la patron!