Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciprokeunu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo.

Marta stariĝis antaŭ ili.

— Sinjorino! — ŝi ekkrietis, — sinjorino!

Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili haltis, kaj unu el ili, returnanle la kapon, demandis : kio estas, sinjorino? ĉu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la konlraŭa flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankaŭ de liu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj tlaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro demalesperaj pensoj, kiu atakis ŝian kapon.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li. Marta direklis penetrantan rigardon en la vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj neĝoblankaj lipharoj.

Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe : — Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekri-