Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gardis la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii, kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan riĉaĵon : faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Nela pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo; antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj, porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto,