Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ kiel papero.

Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime de marmorkovrila tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis ŝin per senatenta okulo.

— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per longa rigardo ii ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la piedoj kaj severe diris plue :

— Kial vi ne respondas?

Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.

— Sinjoro! — ŝi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento por mia malsana infano!

Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.