Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis la ŝultrojn.

— Mia sinjorino! — li diris seke; — ĉu vi ne hontas peti almozojn? Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo, kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi. Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li