Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

diris : vi estas juna kaj sana, vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.

Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝipetus laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.

La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, kiarn ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, vulkano de kolero, enviokaj... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano, tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kŭn la petego, ke li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, — fariĝis viktimo de tiuj kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

Kaj tamen tiel povis esti : ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo ne ekzistas sur la tero. Si estis homo, kaj se en la homa naturo ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj, sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj. Nenian homan estaĵon