Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en ĝi povŭ ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi kaj elteni ĝi ne povos.

La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.

La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis. Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias, kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi estas senforta kiel infano... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantojl li devas doni!

La penŝoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj, kiel