Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de malbonagoj, mem faras malbonagojn.

— Sekve, — diris la aĉetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo kaj...

Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon, subite li haltis.

— Ha! — li diris, — mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen...

La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.

— Ĉu ĉi tiun? — li demandis.

— Ne, tiun, Niobonkun la infanoj...

— Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?

— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.

Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn, li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, stariŝ mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.

La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa valoro.

Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.