Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estispensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo... Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.

Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizaĝojn.

— Kio tio estis? — demandis la aĉetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

— Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe ŝi ion ŝtelis.

La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.

— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran plat-