Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aĵon, — ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu tian mi havis, kaj nuu ĝi tie ne estas...

— Hal kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazenooni ŝtelas? ĝuste antaŭmiaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.

— Policisto! — li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — aŭdiĝis voĉo el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antaŭ minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

— Kaj en kiun ilankon ŝi kuris?

— En tiun, — diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto, haltis anlaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy Swiat. — Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!

— Oni devas ŝin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.

— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis antaŭen kaj kriis laŭte :

— He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris ŝtelistino!

La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumullan.

Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Swiat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj