Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe bela knabino la esprimon de malgajeco, maiforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si intime.

— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, — kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn! Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por manĝi...

— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malĝoju tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko...

— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed mi ne scias...

— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion fari? vi ne havas talenton!

Tiel parolante, la du virinoj pasispreter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizaĝo tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo : Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.

Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝispost la ek-