Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sono de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman stralon; en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estisvirino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj bulonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon pormanpremo, sed ĉi tie, en tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de ofieperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj ; ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco.

Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu