Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj : bezono de laborenspezo.

— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.

— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Swick:

— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.

Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la salula akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kulimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.

Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.

Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis