Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun gentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.

— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.

Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.

— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte :